LA ANASIDO DE MARIA

Mia filino Maria enkuris la domon, ŝiaj okuloj brilegis.

Panjo, panjo, rigardu kion donis al mi onklo Petro! Ĝi estas vera anasa ovo. Li diris, ke el ĝi elkoviĝos    flava anasido.”

La sekvan matenon Maria iris al sia amikino, kies patro estis la ĝardenisto Saŝa. Li tiam havis kokinon, kiu deziris kovi. Li estis okupita, sed ĉiam li havis tempon por interparoli kun Maria.

Nu, kion vi deziras, Maria?” li demandis.

“Mi havas anasan ovon kaj mi volas ĝin elkovigi kaj ricevi anasidon. Ĉu via kokino povos fari ĉi tion?”

Ĝi havas nur unu ovon, sed se ĝi sidos surd u ovoj ĝia kokido elkoviĝos unu semajnon antaŭ la anasido. Ni nun metos la anasan ovon sub ĝin kaj atendos semajnon, poste ni metos ĝian propran ovon kaj ili ambaŭ elkoviĝos kune.”

Ili iris al la kokino. Al ĝi plaĉis la granda anasa ovo kaj baldaŭ ĝi aranĝis sin sur ĝi.

Kiom longe necesas atendi,” ekpensis Maria,”la tutan monaton!”

Post unu semajno Saŝa helpis al Maria meti sub la kokinon ĝian propran oveton, apud la granda anasa ovo.

Iun matenon, kiam la kokino eliris el sia nesto, Maria rimarkis apenaŭ videblajn fendojn sur ambaŭ ovoj, kaj la sekvan tagon la kokino ekhavis du idojn.

Ili aspektis tre ridinde: la bruna kokideto kaj la flava anasideto.

Maria estis feliĉa. Ŝi pasigis preskaŭ sian tutan tempon apud la kokina familio.

La anasido estis pli sendependa ol la kokido. Ĝi estis preta lasi sian patrinon kaj iri kun Maria, promeni kun ŝi, kaj la kokido estis tro malgranda por tio.

Kiam ili longe promenis, la kokido kutime sides sur la ŝultro de Maria, kaj la anasido balanciris apude.

Foje Maria kune kun la amikoj promenis tre longe. La idoj aĝis jam tri semajnojn. Ili promenis kaj finfine venis al la lago. La lago estis bela, kun multaj akvolilioj. Maria lasis la kokidon kuri kaj komencis pluki la florojn. Subite ŝi aŭdis ŝpruc-sonon. Maria ĉirkaŭrigardis kaj vidis la anasidon… jam meze de la lago. Ĝi estis tre ĝoja kaj al ĝi plaĉis plonĝi kaj subakvigi sian kapeton. Kaj tuj poste Maria ekvidis la kokidon. Ĝi alkuris la lagon kaj, antaŭ ol Maria povus ĝin haltigi, ĝi estis jam sur akvolilia folio. La kokido pensis, ke la anasido vokas ĝin por naĝi. Ĉu kokido scias, ke ĝi ne povos naĝi?

Ĝi ekplonĝis. Ĝi penis vane elakviĝi. La anasido forte ektimiĝis, ĉar ĝi amis la kokidon. Tre rapide ĝi naĝis al la kokido, plonĝis apud ĝi, kaj kiam ĝi aperis denove, la kokido estis sidanta sur ĝia dorso!

La anasido, tiel savinte sian amiketon, naĝis al la bordo, kie Maria, tre emociita, ilin prenis inter la brakojn kaj tuj kuris hejmen.

Kiam ŝi rakontis ĉion al mi, mi ekridis kaj diris:”Mi pensas, ke nia kokido ne naĝos plu.”

Vere, la kokido ne naĝis plu, tamen ĝi kaj la anasido daŭre restis bonegaj amikoj.

 

 


Copyright ©2005 Larisa Kuzmenko
Hosted by uCoz