NARCISO KAJ EĤO

Antikva mito de Grekujo.

Antaǔ longa tempo, antaǔ kelkaj miloj da jaroj en la lando, kiun nun ni nomas Antikva Grekujo, vivis la fabela junulino – nimfo, kies nomo estis Eĥo. Ŝi havis sian hejmon en densejoj de cipresoj, kiuj ĵetis siajn ombrojn ĉirkaŭ la loko, en verdaj arbarkampoj kaj sur la bordoj de la kvietaj lagoj.

Dum la tutaj tagoj amuziĝis Eĥo kun la arbaraj bestoj, manĝigis ilin el siaj manoj, vetkuradis kun ili. La arbaraj loĝantoj tiom kutimiĝis al ŝi, ke eĉ la timema truto naĝis en siajn manplatojn, kiam ŝi malleviĝis ilin en montan fonton.

Tamen Eĥo ne povis paroli, ŝi nur povis ripeti lastan vorton de homaj paroloj.

Unufoje, kiam enpensiĝante, sidis Eĥo apud la fonto, ŝi aŭdis la bruon de vento kaj krakon de branĉoj. Ektimigite, ŝi kaŝis sin malantaŭ la trunko de la granda arbo. Kiam ŝi elrigardis el sia rifuĝejo ŝi ekvidis sveltan kaj altan junulon. Li estis belega, kvazaŭ statuoj, kiujn elĉizas artistoj el ŝtono. Sur liaj belaj bukloj beliĝis krono el delikataj bluaj floroj kaj lia haǔto estis orkolora kvazaǔ la suno.

La junulo maltrankvile rigardis ĉiuflanken. Estis evidente, ke li devojiĝis kaj nun serĉas la vojon hejmen.

-         Hej! Respondu! Kiu estas ĉi tie?- li ekkriis.

Eĥo, ĉarmita per lia beleco, mallaŭte respondis al li:

-         Ĉi tie…

La junulo, kies nomo estis Narciso, ĉirkaǔrigardis kaj vokis:

-         Iru al mi rapide!

-         Rapide…- ripetis Eĥo kuraĝe kaj iris renkonten al la junulo.

Narciso tiom plaĉis al ŝi, ke ŝi jam ne povis ne rigardi al li. Malgraŭ tio, ke ŝi ne povis prononci eĉ unu vorton, ŝiaj okuloj parolis pli multe ol la vortoj.

“Restu ĉi tie kun mi,” – petis ili.-“Sen vi al mi estos malĝoje. Restu…”

Sed la fiera belulo ne aŭdis kaj ne komprenis la peton.

-         Se vi ne povas montri al mi la vojon, por kiu celo vi estas necesa?- demandis li, forpuŝante la etenditajn manojn de Eĥo.

La malfeliĉa nimfo longe kuradis post Narciso. Ŝi trapenetradis la kreskaĵdensejojn de la sovaĝa rozarbeto, saltadis laŭ la akraj ŝtonoj ĝis kiam ŝi tute fariĝis senforta. Sed la kruela Narciso tute ne rigardis al ŝi.

Li estis fiera kaj aroga rilate al ĉiuj. Liaj okuloj rigardis al ĉiuj egale indiferente, kvazaŭ li estus statuo, elĉizita el ŝtono.

Iun fojon Narciso revenis hejmen post ĉasado. Li lerte celis cervidon kaj mortigis ĝin. Longe li paŝadis laŭ la monta vojeto kun sia ĉasaĵo. La tago estis varmega kaj Narciso ege soifis. Li devojiĝis densejon de la florantaj arbustoj kaj baldaǔ proksimiĝis la fonton.

Tian diafanan akvon Narciso ankoraŭ neniam vidis. Ĝi estis pura kiel la plej pura spegulo.

Eksidinte ĉe la fonto, Narciso volis ekĉerpi iom da akvo, sed liaj manoj restis per si mem en la aero.

Subite li ekvidis la belan junulon, kiu rigardis al li el la fonto.

“Se mi tuŝos la akvon li malaperos.”- diris Narciso kaj silentiĝis. Sen spirado rigardadis li en la akvon kaj admiradis sian reflekton.

Post iom da tempo li volis ekstari kaj foriri, sed ne povis fari tion, ĉar li ne povis ŝiri sian rigardon de la bildo.

Alia tago venis, la roso kovris la florojn kaj denove tagiĝis, sed Narciso ŝtone sidis apud la fonto. Lin ne povis forlogi la susurado de floroj, krioj de birdoj kaj voĉoj de paŝtistoj. Li forgesis pri sia ĉasaĵo, pri hejmo, pri ĉiuj homoj en la mondo, ĉar li amis sin mem pli multe ol ĉion alian.

Per frenezaj okuloj rigardadis li sian reflekton, flustradis al ĝi karesajn vortojn. Sed la akvo silentis. Ĝi estis silenta kaj trankvila kiel spegulo.

La fortoj lasis Narcison kaj li komprenis, ke li estis mortanta. Tuj svingis li sin al la fonto, dezirante kisi lastfoje sian reflekton, sed liaj lipoj tuŝis nur malvarman malsekaĵon. Ĉio malaperis kaj nur rondoj kuris laŭ la akvo.

-         Adiaŭ. - flustris Narciso kaj falis en la herbaron.

-         Adiaŭ… - ripetis post li Eĥo.

Post kelkaj tagoj la paŝtistoj iris serĉi la malaperintan junulon, sed ili ne trovis Narcison. Nur apud la akvo, en la herbaro  ili ekvidis la blankan, kvazaŭ neĝo, kaj aroman floron. La homoj nomis ĝin narciso aŭ la floro de morto.

 

 

 


Copyright ©,Larisa Kuzmenko
Hosted by uCoz